La agado de la asocio disvolvig'as en kvar kampoj, nome:

  • Teritorio, Kulturo kaj alireblaj Itineroj
  • Esplorado, Progresigo kaj novaj Planoj
  • Instruado, Handikapo kaj apartaj Bezonoj
  • Kunlaborado, egalaj S'ancoj kaj Normaro

Krom daûra kunlaborado certigita inter la kvar kampoj, c'iu el ili celas starigi, laû siaj specifaj bezonoj, rilatajn kaj kunlaborajn retojn kun aliaj institucioj kaj organizaj'oj. Garantiante en c'iuj iniciatoj egalajn S'ancojn por ambaû genroj, oni inters'ang'as spertojn kaj progresigas kune produktojn kaj sistemojn.

Konkrete:

Teritorio, Kulturo kaj alireblaj Itineroj. Por integrigi kaj konekti rete la turismajn proponojn nuntempe alireblajn, pliboniginte kaj vastiginte ilin pere de allogaj kulturaj iniciatoj, stimulante produktadon de novaj itineroj kaj novaj s'ancoj kiuj plifaciligu, por c'iuj, la viziton kaj restadon en nia regiono.
Respondecas: clarita.bona@turismopertutti.it

Esplorado, Progresigo kaj novaj Planoj. Por prilabori modelojn de integrita teritoria progresigo kaj eksperimentajn planojn por plivalorigi la kulturan kaj median ric'aj'ojn, pere de solvoj kontribuantaj al pli facila alireblo de la konstruaj'oj kaj ceteraj kulturaj valoraj'oj. Kontribui al la ricevo de teritoriaj atestoj pri kvalito.
Respondecas: cristiana.aletto@turismopertutti.it

Instruado, Handikapo kaj apartaj Bezonoj. Por evoluigi la esploradon kaj instruadon pri c'iuspecaj necesoj kaj personaj bezonoj devenintaj de apartaj soci-sanitaraj kondic'oj de handikapo kaj psikaj perturboj. Antaûenigi priinstruajn iniciatojn - kunlabore kun aliaj lokaj sociaj organizaj'oj - kaj instruajn programojn rilate la korektan akceptadon de homoj kun apartaj bezonoj, kio en nia evoluinta mondo estas nepre necesa ankaû en la turisma kampo.
Respondecas: cristina.armando@turismopertutti.it

Kunlaborado, egalaj S'ancoj kaj Normaro. Por agi kiel konsultanto kaj iniciati amasesplorajn agojn pri la normaro rilatanta la konstruajn barojn, la defendon de la bazaj rajtoj kaj la forigon de c'iuspeca diskriminacio. Starigi okazojn por transnacia partnereco kaj kunlaborado en prilaborado de tut-e?ropaj planoj. Kontribui al la kreado de reto por nacia kunordigado de iniciatoj por anta?enigo de alirebla turismo por c'iuj .
Respondecas: barbara.cattelan@turismopertutti.it





Home | Info | News | Firmas | Link | Documentación | Contactos | Credits
 
 
 
 





deutsch
français castellano deutsch

 
 

Via Beaumont, 2
10143 Torino Italia

Tel.
+39 011.588.19.68

Fax
+39 011.437.81.01

P.IVA
09522870014

e-mail
:
info@turismopertutti.it


 
 
 
italiano english